Statero

Elektruma triona statero el la 640 a.K. el Lidio

Statero estas la nomo de diversaj moneroj uzataj dum antikvo. Ĝi estis unu el la plej gravaj grekaj moneroj. La nomo signifas "tiu, kiu pesas" kaj tiel indikas la plej malnovan funkcion de moneroj kiel normigitaj peziloj.

La plej disvastiĝintaj stateromoneroj estas la oraj moneroj de Filipo la 2-a kaj de Aleksandro la Granda de Makedonio.


Developed by StudentB